mercredi 23 juillet 2014

Esplorvojaĝo al la Eŭropo de la kundivido (Sabate 26/07/14)

Temo:
5 landoj, 11 urboj kaj nenombreblaj konversacioj. Dum du monatoj ni trairos Eŭropon uzante la servojn de la kundivida ekonomio kaj helpe de Esperanto.Dum nia vojaĝo ni detale raportos plurlingve pri nia sperto kaj pri niaj renkontiĝoj kun la ĉefroluloj de la kundivida ekonomio.


Sciu pli ĉe europokundividas.eu/.



Prelegantoj
Manuel Ortega kaj lia edzino Mayra Rodriguez el Venezuelo



Dato
Sabaton 26an de Julio 2014 je la 18a.
Loko
sidejo de Espéranto Paris Île-de-France

Venu do multnombraj !

La adreso  :
4 bis rue de la Cerisaie
75004 Parizo

Metroo : Bastille ; elirejo : Bd Bourdon

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire