vendredi 30 août 2013

Kanada drat' (fil canadien) - Okazis !!




Vizito de Tiffany kaj Ryan el Toronto (Kanado). 
Esperanto-France sidejo kaj Maurica restoracio en nordo de Parizo.


Anonco de la evento:
Ni rememorigas al vi, ke la sidejo de Esperanto France kaj Esperanto Francilio, en Parizo, estos esceptokaze malferma morgaux sabaton 31-an augusto 2013, inter 15h kaj 19h.



Nous vous rappelons que le siège d'Espéranto France et Espéranto Île-de-France sera exceptionnellement ouvert demain samedi 31/08/2013 de 15h à 19h.
(avec peut-être la présence de deux espérantistes de Toronto) 

Venez découvrir les produits culturels d'Espéranto France.


Eble nin tiam vizitos 2 kanadaj esperantistoj el Toronto, Ryan LORTIE kaj Tiffany ANTOPOLSKI, kiuj deziras renkonti lokajn esperantistojn kaj eventuale rakonti pri la E-movado en Toronto.

Venu do multnombraj !

La adreso / L'adresse :
4 bis rue de la Cerisaie
75004 Paris / Parizo

Metroo : Bastille ; elirejo : Bd Bourdon


Toronto

mercredi 21 août 2013

Okazis... Ca c'est passé...



[Fr] 15 personnes pour ce rendez-vous, organisé un jour avant et en plein mois d'août, c'est déjà pas mal.

[Eo] 15 homoj por tiu renkontigxo, organizita unu tago antaux kaj meze de auxgusto, ne tiom malbona.

Raporteto pri la evento je mardo 20a aŭgusto 2013.

Kvankam komence devis esti iu kunsideto kun malmultaj homoj, pro malfrua anonco (lundon por evento okazonta mardon, kun erara data indiko), fine ĝi transformiĝis al sukcesa evento, al aŭgusta, sufiĉe "-josa * " eldono de la Kafejo Esperanto Parizo. La kunveno en la sidejo de Esperanto-France komencîgis ĉirkaŭ 19:15.Ĉeestis 15-o da homoj, junaj (ĉiuj sub 60 !) el kiuj pli malpli 15 parizanoj kaj unu koreino. William komence petis ĉiujn sinprezenti por Onia, kiu konis kvazaŭ neniun. Poste Onia rakontis iomete pri siaj spertoj en la someraj aranĝoj : la 98-a Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko, Islando, la SAT-kongreso en Madrido, Hispanio, kaj la Teatra semajno, en la Esperanto-Kastelo Greziljono, Francio. Pluraj el la ĉeestantoj estis en FESTO, en Kelmis, Belgio, en la Amikejo, kaj rakontetis pri tiu muzik-riĉa junulara aranĝo. Dankon al Delfin', kiu al la kunvenejo kunportis lokan bieron.Iom pli ol horon poste la grupo eliris, grupfotiĝis antaŭ la sidejo, kaj direktiĝis al iu apuda trinkejo, por vesper-trinki kaj manĝi. La picejo aliflanke de la kanalo estis ŝlosita, do reen al la Bastille-placo. Estis elektita ejo nova por plejmultaj homoj, la kafejo "Les associés", fronte al la Operdomo. Feliĉe tie nin - hazarde  - trovis alia juna esperantisto. Kvalito, elekt-eblo (estis picoj, salatoj, viandaĵoj, sandviĉoj...) kaj prezo estis tuta akcepteblaj.Disiĝo iom antaŭ la 23a horo.Bonan nokton al ĉiuj.

Ĝis septembro por venonta Kafejo Esperanto en Parizo !

----------------" - josa " = mojosa, sen la mo, kaj sen lamo. Sed ne sen amo.



lundi 19 août 2013

Lastmomente...20/08/13 19h15 à la Cerisaie

FESTO 2013 - Moresnet (Belgique)

[Espéranto] 


Jam kelkaj revenis el someraj Esperanto-aranĝoj (FESTO, Greziljono...).
Nun venas denove la tempo esperantumi en Parizo !

Feliĉe estos bona okazo praktiki la lingvon Esperanto morgaŭ mardon 20 aŭgusto 2013, ekde 19h15,
en la Ĉerizejo, sidejo de Esperanto-France kaj Esperanto-Francilio. Kun ebleco iri vespermanĝi aŭ -trinki en apuda trinkejo aŭ manĝejo.

Ĉeestos speciala gasto Onia, el Koreio, kiu partoprenis plurajn somerajn renkontiĝojn (UK, SAT-kongreso, Greziljono) kaj nun restadas kelkajn tagojn en Parizo.
Ankaŭ estos la eksa prezidanto de la Federacio Esperanto-Francilio, William D.

Adreso: 4 bis rue de la Cerisaie 75004 Parizo ; metro-stacio Bastille

[Français]
Déjà certains sont de retour des festivals d'espéranto de l'été. L'occasion de se retrouver et d'en parler (même en espéranto) à Paris.

Avec la présence d'Onia, de Corée du Sud, qui a participé à quelques rencontres en Europe (UK, SAT-kongreso, Greziljono, Festo) et de l'ex-président de Espéranto Ile-de-France, Wiliam.

On se retrouve au siège d'Espéranto France, à partir de 19h15, et après on ira dans un café ou resto du coin ..

L'adresse : 4 bis rue de la Cerisaie 75004 Paris ; Métro Bastille