lundi 23 janvier 2012

Dimanche 5 février: Atako de la lunaj zombioj !

Le premier film d'horreur, doublé en espéranto, sera projeté en exclusivité le dimanche 5 février au siège SAT-Amikaro: 136, Boul Vincent Auriol, M° National.


Karaj gesamideanoj!
Certe enkadre de la baldaŭa FINO DE LA MONDO, ŝajnas ke fiaĉaj monstroj intencas invadi nian planedon!
Danke al permeso de la reĝisoro kiu filmis dokumentarion pri la unua fazo de ilia INVADO DE LA LUNO!! ni povas malkovrigi al vi kiel tiuj monstroj aspektas, kiel ili sukcesas tuje mortigi homojn kaj espereble kiel protekti sin!
Tiu "aŭtenta" dokumentario estos spektigata la 5an de februaro en la sidejo de SAT-Amikaro (posttagmeze, verŝajne ĉ. la 15a - 132-134, bulvardo Vincent' Aŭriol', metroo n°6 Nasional'). Fakte, la filmo estas en Esperanto, do oni rajtas supozi ke nur la homoj kiuj scipovas Esperanton povos antaŭpretiĝi por la TUJMINACA ATAKO!!!
Pro tre GRANDAJ EMOCIOJ ĝenerale kaŭzitaj de la filmo, estos bone kunporti manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, kiujn ni ĉiuj povos interdividi. Ankaŭ estas bone respondi al tiu mesaĝo por ke ni scios kiom da savontoj venos.


Ĝis la spektigado - aŭ se ne, bonan ŝancon!