mardi 9 décembre 2014

Thierry Saladin "TUJ" - Ven 12 déc.18h30, 20h café Espéranto


Bienvenue à tous pour une conférence de Thierry Saladin sur le projet "Tuj", la première conférence à Paris de Thierry Saladin sur ce thème.
La conférence sera suivie d'un repas ou café espéranto en commun,
pour ceux qui seront intéressés.

Lieu : la Cerisaie 4 bis rue de la Cerisaie 75004 Paris
Horaire : 18h30 - 20h
puis café espéranto.

" Kia ni rigardu la internacian peticion? 

Tutnova peticio aperis antaŭ 20 monatoj internaciskale, kies titolo estas « Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun ! » Certe, ĉi-lasta estas iom provokema ne nur al la esperantistoj, kiuj delonge batalas kuraĝe por antaŭenigi la ideojn, sed ankaŭ kaj ĉefe al la neesperantistoj, se ne paroli pri la politikistoj.
Jen la peticio lanĉita de 16jara junulo en Februaro 2013. Imagu, Esperanto iĝus la 24a oficiala lingvo de la Eŭropa Unio. Nenio malpli !
Post tiu petskribo, kelkaj en Francio, inter kiuj la preleganto, post ioma hezitado komprenis ĉion, kio povas okazi kaj utili por nia afero. Ĝis la fina venko ? Certe ne, ĉar ankoraŭ longos la vojo, tamen ni ne maltrafu tiun bonan okazon. Pro tio la preleganto iras depost kelke da tempo en diversajn landojn por prezenti tiun aferon, alidire la tutan projekton ĉirkaŭ la petskribo. Alivorte, la petskribo estas nun parto de pli ampleksa projekto, kies nomo estas "TUJ". Post la prelego, la preleginto respondos al la aŭskultantaro. "