mardi 17 mai 2011

L'ONU à SAT-Amikaro et l'espéranto chez Lili et Marcel, le mercredi 08 juin



A deux pas du siège de Sat-Amikaro (bd Vincent Auriol), où à 19h Mireille Grosjean nous fera partager en espéranto (interprétation simultanée pour les non-espérantophones) son expérience des réunions de l'ONU à Genève. Ensuite nous irons à au bar « Lili et Marcel » vers 20 heures, pour le 22e Café espéranto (sauf si quelque chose s'organise en mai). Il s'agit d’un café-restaurant-brasserie. Le coin réservé au Café Espéranto est situé tout à droite du bar (vitrine faisant face à la Seine).

Je la 19a en sidejo de Sat-Amikaro Mirejo Groĵan' dividos kun ni sian sperton pri kunvenoj de UN en Ĝenevo. Ekde 20a en la trinkejo Ĉe Lili' k Marcelo, ĉirkaŭ dek minutojn for piede de la sidejo (laŭ malsuprendeklivo al la Sejno) ! Estos la 22a Kafejo Esperanto (krom se intertempe io organiziĝos maje).


L'ONU comme si vous y étiez. Le Conseil des Droits de l'Homme avec cris, insultes et mensonges... et changements de camp ou retournement de vestes. Pas toujours une longue séance tranquille.... L'ONU est-elle un "machin" qui coûte des millions ou un précieux lieu de rencontre ? On n'y trouve pas les nations, on y trouve les gouvernements, et ils ne sont pas unis, sinon pour la forme... Bref un panier de crabes !

Présenté par Mireille Grosjean, retraitée intraitable, nomade sans troupeau.

UN kvazaŭ vi estus en la salono. La Homrajta Konsilio kun krioj, insultoj kaj mensogoj... kaj tendumejoŝanĝoj. Tute ne temas pri tedaj kunsidoj... Ĉu UN estas umejo multekosta aŭ valorega renkontiĝejo? Oni ne trovas tie naciojn, oni trovas tie registarojn, kaj ili ne unuiĝas, nur eble iom por noble aperi kaj dece aspekti... Mallonge: krabeca luktejo!

Prezentos Mirejo Groĵan', senbrutara nomado

19h - 20h

Esperanto SAT-Amikaro
132-134 Boulevard Vincent Auriol
75013 Paris
Métro: Nationale (ligne 6), Campo Formio (ligne 5), Place d'Italie (ligne 7)

20h – 23h

Chez Lili et Marcel

1 Quai d'Austerlitz
75013 Paris
Métro : Quai de la gare (ligne 6)

Quelques mots sur cette 22e édition du Café espéranto :
Por la statistikemuloj, en SAT-Amikaro ĉeestis hieraŭ por aŭskulti Mirejon dudek-kvino (minimume 23) da e-istoj, inter kiuj veraj komencantoj. Mirejo per sia anekdotoplena prelego pri UN atentokaptis la publikon, rakontante ekzemple kiel inter du Kongolandaj homoj, politikulo kaj asocia respondeculino, povis estiĝi serena diskuto en koridoro de UN-ejo, dum tia kontaktado de malsamrangaj homoj tute ne eblas enlande! La prelego okazis tute en Eo sen interpretado kaj ŝajne ĉiuj bone sekvis (aŭ bone ŝajnigis!). Fine eĉ okazis "praktika ekzerco" ekstere antaŭ la sidejo, kie Mirejo per simpla ŝnuro evidentigis per la "limoludo", ke difini limojn kaj apartigi la homojn ĉiam estas io relativa kaj iel arbitra, kaj ke samaj homoj troviĝas ĉu samflanke ĉu malsamflanke depende de la kriterioj deciditaj.

Sama nombro (ĉ. 25) de partoprenantoj al la kafejumado, kiu komenciĝis ĉirkau la 21:00. Sufiĉe bona etoso. Kelkaj profitis la okazon por pridiskuti seriozajn temojn. Kelkaj manĝis, kelkaj nur trinkis (aŭ drinketis).
Dankon al François pro disponigo de la foto.