mercredi 21 août 2013

Okazis... Ca c'est passé...



[Fr] 15 personnes pour ce rendez-vous, organisé un jour avant et en plein mois d'août, c'est déjà pas mal.

[Eo] 15 homoj por tiu renkontigxo, organizita unu tago antaux kaj meze de auxgusto, ne tiom malbona.

Raporteto pri la evento je mardo 20a aŭgusto 2013.

Kvankam komence devis esti iu kunsideto kun malmultaj homoj, pro malfrua anonco (lundon por evento okazonta mardon, kun erara data indiko), fine ĝi transformiĝis al sukcesa evento, al aŭgusta, sufiĉe "-josa * " eldono de la Kafejo Esperanto Parizo. La kunveno en la sidejo de Esperanto-France komencîgis ĉirkaŭ 19:15.Ĉeestis 15-o da homoj, junaj (ĉiuj sub 60 !) el kiuj pli malpli 15 parizanoj kaj unu koreino. William komence petis ĉiujn sinprezenti por Onia, kiu konis kvazaŭ neniun. Poste Onia rakontis iomete pri siaj spertoj en la someraj aranĝoj : la 98-a Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko, Islando, la SAT-kongreso en Madrido, Hispanio, kaj la Teatra semajno, en la Esperanto-Kastelo Greziljono, Francio. Pluraj el la ĉeestantoj estis en FESTO, en Kelmis, Belgio, en la Amikejo, kaj rakontetis pri tiu muzik-riĉa junulara aranĝo. Dankon al Delfin', kiu al la kunvenejo kunportis lokan bieron.Iom pli ol horon poste la grupo eliris, grupfotiĝis antaŭ la sidejo, kaj direktiĝis al iu apuda trinkejo, por vesper-trinki kaj manĝi. La picejo aliflanke de la kanalo estis ŝlosita, do reen al la Bastille-placo. Estis elektita ejo nova por plejmultaj homoj, la kafejo "Les associés", fronte al la Operdomo. Feliĉe tie nin - hazarde  - trovis alia juna esperantisto. Kvalito, elekt-eblo (estis picoj, salatoj, viandaĵoj, sandviĉoj...) kaj prezo estis tuta akcepteblaj.Disiĝo iom antaŭ la 23a horo.Bonan nokton al ĉiuj.

Ĝis septembro por venonta Kafejo Esperanto en Parizo !

----------------" - josa " = mojosa, sen la mo, kaj sen lamo. Sed ne sen amo.



Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire